De - Eo
Logo

ATENTU: Mi provas traduki miajn retpaĝojn senerare al Esperanto, sed mi certe ne parolas Esperanto perfekte. Do, se vi trovus tradukajn aŭ gramatikajn erarojn, bonvolu skribi al mi!

Cook, serve, delicious!

"Cook, serve, delicious!" estas restoracia simulilo, sed ne ekonomia simulilo. Fakte temas pri rapida kuirado. Oni povas aĉeti diversaj aĵoj por sia restoracio por kuiri (ekzemple forno) aŭ por plibonigi la restoracion. Ekzemple vi devus purigi la necesejon malpli ofte, se vi aĉetus plibonigitan necesejon kaj havus pli multe da tempo por kuiri kaj priservi viajn gastojn. Aŭ vi aĉetus teleron por trinkmono kaj havus iomete pli da mono!


La ĉefa parto de la ludo estas kuirado, kiel la nomo sugestas. Vi aĉetas kuirreceptojn por la manĝaĵojn vi volas oferti kaj kreas menuon. Dumtempe vi povas plibonigi la manĝaĵojn, ekzemple vi komencis kun malbona, malmultekosta vino, poste vi povas vendi pli bonaj kaj pli multekostaj vinoj - kaj vi profitas pli multe!

Ĉio manĝaĵoj havas avantaĝojn kaj malavantaĝojn por allogi aŭ fortimigi klientojn. Tro multe da frititaj manĝaĵoj odoras malbone, la klientoj ne ŝatas tion. Se vi vendas tro multe da rapida manĝo vi havas tre multe da rubo kaj devas malplenigi vian rubujon tre ofte, kio bezonas tempon kaj estas nervostreĉiga. Cetere vi devas ŝanĝi la menuon regule, alie viaj klientoj enuos kaj restos for.


Ni parolu pri la efektiva parto de la ludo, la servo de la klientoj. Ekzistas atendovico kun la deziroj de la klientoj kaj via laboro estas kuiri la manĝaĵoj kiel eble plej rapide kaj bone. Klientoj, kiuj devas atendi tro longo aŭ akiri malĝustan manĝaĵon, estas malkontenta.
Kiam vi servas klienton, estas montrita, kion li volas kaj vi devas kuiri tion. Vi povas aldoni la ingrediencoj per diversaj klavoj, kiuj vi devas tajpi kiel eble plej rapide (kaj kompreneble ĝuste!) por prepari la manĝon. Iuj da manĝoj bezonas preparadon aŭ postprilaborado, ekzemple vi unue devas friti la viandon por la hamburgero. Dum la fritado vi povas servi aliajn klientojn, sed vi devas zorgi ne bruligi la viandon. Aliaj manĝaĵoj, ekzemple supoj, estas unue preparita kaj poste kuirita. Ankaŭ ĉi tie vi povas intertempe prizorgi aliajn klientojn, sed vi devas rigardi ankaŭ vian supon.

En la ludo ankaŭ ekzistas multaj ekstraĵoj, ekzemple vetoj aŭ kuirkonkuroj, la programistoj havis multajn bonajn ideojn kaj zorgis pri multe da detaloj. Tia ludo oni ne ludas ses horojn sen paŭzo, sed ĝi tre amuzas de tempo al tempo. Kaj ĝi estas tute alia ol aliaj ludoj, tial mi ne volis kaŝi ĝin al vi.

Hejmpaĝo: http://www.vertigogaming.net/CSD/ (ekstera)